Membrarkunveno 2003

Je dimanĉo 13a de aprilo 2003 posttagmeze okazis en la Kafejo Regner en la bela banurbo Bad Gögging la membrarkunveno de la Esperanto-lingvoklubo Pfaffenhofen.

Franz Knöferl raportis pri la lastjaraj aranĝoj de la klubo. Elstaris krom la kanalŝipveturo la vizito de la afablaj geesperantistoj Annebaerbel kaj Pier Luigi Simari el Salorno kun ilia Esperantlingvajn ordonojn obeanta hundo Erno. (Eĉ la GEA-gazeto Esperanto-aktuell prezentis raporteton kun foto de Erno.)

La kaskontrolisto Gustav Neumair konstatis, ke la kasistino Christa Petersik faris bonan laboron kaj la sumo en la kaso certe ne bremsos niajn aktivecojn por 2003.

Rudolf Kratzmann estis taskita de la kunveno, esplori, pri la decidita danubo-ŝipveturo al Walhalla (Regensburg) venontsomere (laŭeble je la dimanĉo 3a de aŭgusto aŭ dimanĉo 10a de aŭgusto 2003.

Josef Lechermeier invitis nin laŭeble en monato majo entrepreni komunan migradon en la regiono de lia nova hejmo (Unterbrunnenreuth apud Ingolstadt).

Post la kunveno kvaropo de kunvenintoj migris tra la ban-kaj kuracado-centro de Bad Gögging, kun la “Limes Terme”.

La fotoj montras la  “klubanojn dum la kunveno” kaj la “Limes Terme”.

Brigitte Hofhansl (Esperantigis Franz Knöferl)