Nia 30jara Klubjubileo en Pfaffenhofen

La 230 Jahre Jubiläum15an de novembro 2000 la loka Esperanto-Lingvoklubo Pfaffenhofen festis ĝian 30an fondiĝ-jubileon en la hotelo „Bortenschlager“ en Pfaffenhofen.

Venis ĉirkaux 40 partoprenintoj el diversaj lokaj 30 Jahre Jubiläum3grupoj kaj eĉ gastoj el Aŭstrio kaj Italio veturis al Pfaffenhofen.
La prezidanto de la lingvoklubo Franz Knöferl korege salutis ĉiujn kaj poste honoriĝis kelkaj multjaraj kaj aktivaj membroj de la klubo, inter ili samideano Franz Knöferl mem.

Klubano Gustav Neumair ricevas de la klubestro Franz Knöferl honorigan dokumenton pro 25-jara membreco en la lingvoklubo de Pfaffenhofen kaj dokumenton kaj insignon pro 25-jara membreco en GEA.30 Jahre Jubiläum2

Poste Franz Knöferl prezentis la de li verkitan rakonton “Salaton al ĉiuj”

Poste estis komuna tagmanĝo. Sekvis edifa diservo, celebrita de monsinjoro Josef Grabmaier el München en du lingvoj (Esperante kaj germane). La preĝeja ĥoro de Maria-Thalkirchen (München) ornamis la diservon kantante Esperante kaj ĝi ricevis apartan aplaŭdon fine de la diservo.
Reveninte al la lokalo ĵurnalistoj de la loka gazeto kaj de la radiofono vizitis la feston, faris fotojn kaj interviuojn.

La festo daŭriĝis per interesa prelego de samideano doktoro Ulrich Matthias el Wiesbaden pri la temo „Eklezio kaj Esperanto“ kaj tre vigla diskutado sekvis.

Josef Lechermeier kaj sia edzino prezentis la
faman bavaran skeĉon „Munkenano en la ĉielo“. Tiu-ĉi prezentaĵo kaŭzis ridsalvojn.30 Jahre Jubiläum4

Finfine sinjorino Ester Keil, Nürnberg voĉlegis al la aŭskultantoj la Nürnbergan kristnaskan rakonton „La Nürnberger Rauschgoldengel“ (anĝela figuro, farita el latuna lado orumita).

Komuna vespermanĝo rondigis tiun belan kaj agreablan tagon en Pfaffenhofen.

Tiun raporton ellaboris: Franz Knöferl, Prezidanto de la Esperanto-Lingvoklubo Pfaffenhofen