Niaj gastoj el Salorno (Sud-Tirolo)

Annebaerbel kaj Pier Luigi Simari kun la Esperanton komprenanta hundo Erno vizitis la grupon de Pfaffenhofen.
Inter la 13a de septembro 2002 kaj 15a de septembro 2002 en Gerolsbach resp. Pfaffenhofen gastis en Gerolsbach la al multaj jam el diversaj aranĝoj(ekz. Innsbruck) konataj sudtirolaj geesperantistoj. Je vendredo vespere estis la akcepto en la domo de Franz Knöferl kun komuna vespermanĝo. Tre impresis la membrojn de la klubo Pfaffenhofen, ke la hundo Erno efektive obeadas Esperantlingvajn ordonojn. Je sabato post komuna tagmanĝo en greka restoracio ni kune vizitis grandan ĉevalejon kun rajdekzercejoj.
Poste Franz montris la lokan en la regiono plej grandan golfejon en Gerolsbach.

Malfrue posttagmeze ni invitiĝis de la pfaffenhofena  klubanino Anneliese Altmann, kie ni gustumis diversspecajn trinkaĵojn  kaj bonan slivokukon. Post promenado en la ĉefplaco de Pfaffenhofen  ni kune vespermanĝis en vitra gastejo en Pfaffenhofen.
La komuna programo finis per vizito al la popolfesto.

Franz Knöferl  kaj Brigitte Hofhansel

Sekvas fotoimpresoj