Pli ol 40 jaroj Esperanto en Pfaffenhofen

Festkunveno en hotelo Muellerbraeu Pfaffenhofen, 21a de aprilo 2012

Pli ol 30 personojn, inter ili la urbestron Thomas Herker, urbkonsiliston Helmut Stadler, BELO- prezidanton Bernd Krause, kaj plurajn aliajn reprezentantojn de bavaraj Esperanto- kluboj la klubestro Franz Knöferl krom la proprajn membrojn povis saluti en la jubilea festo.

jub201201

Franz Knöferl (meze) enmanuigis leksikonon Esperanto – Germana al urbestroThomas Herker (dekstre) Ankaŭ ĉeestis: urbkonsilisto Helmut Stadler (maldekstre)

Urbestro Thomas Herker prezentis sin al la partoprenantoj per korekta Esperanto. Urbkonsilisto Helmut Stadler rememorigis pri eksterlandaj gastoj de la Esperanto- klubo, kun kiuj li dum la pasintaj 40 jaroj mem konatiĝis kaj prizorgis kaj al kiuj li ankoraŭ daŭrigadas kontaktojn.

Fakte, ni ja festas hodiaŭ  plurajn jubileojn, ĉar Esperanto mem en ĉi tiu jaro precize 125 jarojn aĝas, komencis Franz Knöferl, kiu  la klubon preskaŭ precize  30 jarojn estras, lian prelegeton pri la emocia rolo, kiun komuna neŭtrala lingvo kiel Esperanto povus ludi en Eŭropo.

Komuna lingvo estas apud komuna historio, valorsistemo, mondpercepto, flago kaj himno decida kaj nemalhavebla kriterio por la komunsento de la eŭropanoj,tiel Knöferl. Per enkonduko de neŭtrala lingvo Eŭropo povus la propran pretendon, esti komunumo de demokrataj ŝtatoj pluevoluigi al la pretendo, esti ankaŭ komunumo de samrajtaj ŝtatoj  . La rolon, kiun naciaj kaj regionaj lingvoj por la identeco de la respektivaj civitanoj ludas, tia rolo kiel identecigilo de ĉiuj eŭropanoj  sendube estonte en Eŭropo akiros pli kaj pli gravan sigifon. Esperanto kiel sennacieca lingvo estas preskaŭ devige predestinata tiucele,kiam nia en la Eŭropo de la estonteco ne nur volas esti laŭsente de supre manaĝata komunumo, sed esti ankaŭ de malsupre, do de la civitanoj emocie kaj komunsente agnoskata komunumo. Tio certe havus enorman efikon al la cetera mondo.

Poste klubestro Franz Knöferl ĉefe per gazetartikoloj kaj filmkontribuoj prezentis la 40 jaran historion de la klubo.

jub201202

Josef Lechermeier kaj asistanto Bobeo

Klubano Josef Lechermeier kontribuis  la de li mem elbavarigitan  mallongan rakonton – La prapatro de ĉiuj bavaroj.

Sekvis honorigoj de fidelaj gemembroj. Lingvokurso-Komisiito kaj sole restinta fondomembro Gustav Neumair rivevis prezenton pro pli ol 40 jara membreco. Same pro pli ol 40 jara membreco Anneliese Altmann ricevis florbukedon. Franz Knöferl ricevis prezenton pro 30 jara klubestrado. Fritz Hilpert transdonis 3 volumojn de J.R.R. Tolkien “La mastro de la ringoj” al Franz Knöferl.

jub201203

donaco por Gustav Neumair

jub201204

bukedo por Anneliese Altmann

jub201205

donaco por Franz Knöferl

jub201207

Fritz Hilpert el Munkeno enmanuigis donacon al Franz Knöferl

Post la paŭzo klubano kaj lingvosciencisto Roland Hemmauer interesege prelegis pri lia esplorlaboro en la sudamerika lando Surinamo, kie li, komisiite de nederlanada organizaĵo pri esplorsubtenado (NWO) dokumentadis la lokan, de morto minacatan kariban lingvon „Katwena“.

jub201208

Roland Hemmauer prelegas

Fine de la kunveno Franz Knöferl prezentis la de li mem faritan Esperantlingvan version de la urboprezentado de urbestro Thomas Herker okaze de premiigo al plej vivinda urbeto de la mondo.

7 membroj kaj unu gasto (Alfred Schubert) ĝis post la 22a vespere ludis kelkajn de Roland Hemmauer kunportitajn ludojn en du grupojn, unu  Esperantlingve kaj  la alia germanlingve.

Franz Knöfer, prezidanto de la Esperanto-Lingvoklubo de Pfaffenhofen (Ilm)