Profunde en Bavario plena je misterioj

Übersetzung des Artikels „Tief im geheimnisvollen Bayern – Wieso ließ Mary Shelley ihren „Frankenstein“ in Ingolstadt spielen, obwohl sie die Stadt nicht kannte?“ im Donaukurier Samstag/Sonntag, 10./11. März 2018

anlässlich der Zamenhof-Feier am 8.12.2018 in Pfaffenhofen

von Josef Lechermeier

Profunde en Bavario plena je misterioj

Kial igis Mary Shelley sian „Frankenstein“ ludi en Ingolstadt, kvankam ŝi ne konis la urbon?
Ĉirkaŭ triono de la romano „Frankenstein“, aperinta en la jaro 1818 – do antaŭ 200 jaroj – ludas en Ingolstadt, sed la aŭtorino Mary Shelley neniam estis tie. Beatrix Schönewald, la estrino de la Urba Muzeo, klarigas la konekson inter urbo kaj romano en la spirit-historia kunteksto de la tempo ĉirkaŭ la jaro 1800.
Gepatroj povas juĝi tre malsame, kiam ili pritaksas literaturajn verkojn rilate al ties (ne)taŭgecon por infanoj kaj gejunuloj. La estrino de la Urba Biblioteko de Ingolstadt, Heike Marx-Teykal, antaŭ nelonge rakontis en intervjuo, ke ŝi kiel lernantino legis la romanon „Frankenstein aŭ: La moderna Prometeus“ kaŝe sub la litkovraĵo, ĉar ŝiaj gepatroj malpermesis al ŝi la legadon de tiu timekscita libro. Ankaŭ Beatrix Schönewald, la estrino de la Urba Muzeo, trovis aliron al la abisma mondo de Mary Shelley dank‘ al la aŭtoritateca agadmaniero gepatra: ŝia patro, Rudibert Ettelt, studrektoro por la Angla kaj Historio ĉe la Danuba Gimnazio en Kelheim, premis la „Frankenstein“-libron en la manojn de sia tiam 16-jaraĝa filino kaj ordonis al ŝi: „Legu tion!“
„Mia patro amis la anglan literaturon“, rakontas la historiistino. „Mi kreskis kun ĝi; ĝi simple apartenis al nia vivo. ‚Frankenstein‘ kompreneble estis sur la legaĵolisto de la familio. Sed mia patro eĉ pli ŝatis Percy Shelley, la edzon de Mary.“ Tamen ekzistis ankaŭ listo de malpermesita literaturo en la klerula domo: „‘La Romianino‘ de Alberto Moravia mi ne rajtis legi kiel lernantino.“
Beatrix Schönewald do estis bonege enpenetrinta en la Frankenstein-materion, kiam ŝi en la jaro 1991 venis al Ingolstadt: tiu urbo, en kiu Mary Shelley igis la studanton de Medicino Victor Frankenstein – pelata de ambicio, perdita en senkonscienceco – krei artefaritan homon, kiu degeneras al monstro.
La romano ĉiam fascinis s-inon Schönewald, ĝuste ĉar ĝi prezentas multe pli ol puran horor-rakonton. „Temas pri la serĉado de maltrankvilulo. Pri la okupiĝo pri la homa ekzistado kaj forpaso. Pri la malobeado kaj rompado de limoj.“
Kaj ĉio ĉi estis verkita de Anglino kiu estis 21-jaraĝa, kiam la libro estis publikigita. Mary Shelley, forte formita de la kulturita, literatur-plena medio en kiu ŝi kreskis, prezentis kun sia „Frankenstein“ samtiom kvazaŭ „pentraĵon pri la socio“, kiu starigas la demandon: Kion mi rajtas? Kaj kion mi ne rajtas?
Esenca demando de la tiama agitplena tempo ĉirkaŭ la jaro 1800. Francio revolucia atakis la feŭdan Eŭropon. Ties monarĥoj devis ĝis decido batali lukton pri sia pluekzistado; ili obstine defendis la malnovan ordon (ŝtatan kaj socian) – timigitaj kaj minacataj de la novaj ideoj de la epoko de l’racionalismo: libereco, egaleco, popola suvereneco.
Revoluciaj evoluaĵoj sur la kampo de scienco kaj tekniko flankis tiun ĉi potenc-politikan epokoŝanĝon. La Moderna epoko estis proksima. Aŭdacaj kapoj riskis tute novan rigardon al la mondo. La malkovro de la elektro samtiom fascinis kaj timigis. Anglio – la mezuro por ĉio surtera – rapidegis movita de vapormaŝinoj en la epokon de la industriiĝo (pri kiu en Germanio ĉirkaŭ 1800 oni ankoraŭ neniel parolis).
Koncize: Geaŭtoroj serĉantaj temojn do trovis sufiĉe abundan materialon. „Multajn el tiuj impresoj kaj motivoj Shelley ekkaptis en sia romano“, klarigas Schönewald. „Ŝi ordigis la aferojn, kiuj estis laŭ ŝia percepto multfacetaj.“ Tio laŭ ŝi parte klarigas ankaŭ la kompleksan komponadon de la verko kun siaj multnombraj leteroj aŭ la abruptaj ŝanĝoj de la agadlokoj kaj perspektivoj. „Mary Shelley skribis ŝanĝbrilan bildon pri epoko ekleviĝanta antaŭen!“
Sed kiun rolon havas Ingolstadt en tiuj aferoj? Sensignifa bavara provinc-urbeto, kiu en la jaro 1800 eĉ perdis sian – kvankam al sama sensignifeco falintan – universitaton, kiu laŭ princ-elektista dekreto estis translokigita al Landshut (ĝuste Landshut!). Beatrix Schönewald multe cerbumis pri tio: „Bavario ne estis grava por la tiutempa legantaro.“ Ili estis ĉefe anglaj legantoj, „ĉar la romano nur en la 20a jarcento estis tradukita en la germanan lingvon.“ Laŭ ŝi la elektita agadloko estas simbola – malgranda universitata urbo profunde en la (el brita vidpunkto) mite ravita Bavario – sed por la agado ne grava. „Ingolstadt povus esti ie ajn. Mi ne scias, ĉu tiu urbo estis nome konata al la edukita publiko en Anglio.“
Pli verŝajne ne. Sed por la geedzoj Shelley jes. Eĉ treege. Rigardo al la genezo de la „Frankenstein“-romano malkaŝas fortan rilaton al Ingolstadt.
En la jaro 1816 la 19-jaraĝa Mary Wollstonecraft vojaĝis tra Eŭropo, kune kun sia estonta edzo, la aŭtoro Percy Shelley, kaj sia duonfratino Claire. Ilin ligis triangula rilato; tiu certe donis al ili neforgeseblajn spertojn. Hodiaŭ oni dirus: kvazaŭ stratfilmo pri edukitaj civitanoj el Britio. „Ili dum sia vojaĝo absorbis ĉiujn novajn impresojn de tiu ekscita tempo“, diras Schönewald.
La triopo volis iri al Italio. Germanion ili vidis nur de sur la rivero Rhein. Preterpasante. Sur ŝipo. Sed oni konsideras certa, ke Percy Shelley havis en sia pakaĵo librojn de la fifama Abbé Augustin Barruel. La jezuito rekte responsigis pri la eksplodo de la Franca Revolucio la ordenon de la Iluminatoj, kiu estis fondita en la jaro 1776 de Adam Weishaupt en Ingolstadt (kaj en 1784 malpermesita de princ-elektisto Karl-Theodor). „Mary kaj Percy Stelley multe okupiĝis pri la Iluminatoj. Tiamaniere ili eksciis pri Ingolstadt.“
Schönewald esploris, ke la libroj de Barruel el la posedaĵo de Percy Shelley hodiaŭ troviĝas en la Publika Biblioteko de Nov-Jorko (New York Public Library). Jen allogo por historiistino kiel ŝi. „Eble Shelley ja postlasis en ili marĝenajn notojn!“
Aŭ almenaŭ substrekis la urbonomon „Ingolstadt“. Por la civitanoj de tiu ĉi urbo li estus per tio farinta historion.